home


epistulæ




Epistulæ Immorales ad Satanas, I:
MMXXIV


"Ut a dubitatione philosophia sic ab ironia vita digna, quæ humana vocetur, incipit."

"Just as philosophy begins from doubt, so also from irony begins a life worthy of being called human."

Søren Aabye Kierkegaard




Plej kara Satano:

De kie vi venas, kaj kien vi iras?

Mia vivo ne povus esti pli terura ol ĝi estis ĝis nun en ĉi tiu, la jaro de la Eternulo MMXXIV, kaj tial mi supozas ke vi kaj Granda Paĉjo okupiĝas pri alia Veto Jobiana.

Se mi povas esti tiel aŭdaca ke mi faru simplaniman demandon, nek degnante atendi tujan respondon nek dezirante ofendi vin plu per mia esplorema maldeco: kial?

Kion mi faris, specife, tio estas, por kolerigi nian komunan Patron por doni tiajn malavarajn porciojn da doloro, sufero, kaj tiom da aliaj malkomfortaj frandaĵoj sur mian proverban teleron ekde ĉi tiu jaro renaskiĝis komencis? Ĉu mi pensis malpurajn pensojn? Ĉu mi legis tro multe da Kanto? Aŭ, eble, tro malmulte?

Nuda mi venis en ĉi tiun mondon, sed smokinga mi forlasu ĝin. Same kiel la Eternulo donas, kaj la Eternulo prenas, tiel ankaŭ mi trinketas, kaj mi ridas, ĉar mi ne povas fari alian.

Carpe diem, carpe noctem, et carpe vinum; Amen.

Kordiale,
Metametafizikisto